Du Bestoj de Sylvan Zaft Unukornulo elegantas tra la aeron ni imagas, apenaux tusxetos materion cerban; nur suficxe por neekzisti vere. Elefanto kontrauxe sur kruroj tiel dikaj kiel kverkoj grundskuas, tusxegos nian menson pli profunde ol ties imagpovo.